Kameruna Unuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kameruna Unuiĝo (france Union CamerounaiseUC) estis politika partio, kiu subtenis la sendependiĝon de la franca kolonio Kameruno.

UC estis fondita de Ahmadou Ahidjo en 1958, post kiam li forlasis la "Kamerunan Demokratan Blokon" de André-Marie Mbida[1]. Ahidjo uzis la Kamerunan Unuiĝon por kunlabori kun la franca registaro kaj prepari la kreadon de unuiĝinta, sendependa Kameruno[2].

La partio ĉefe konsistis el alianco inter la ĉefaj politikaj figuroj el la centro kaj sudo de Kameruno kaj magnatoj de la islama fulba tribo. Ĝi rapide asertis sin kiel la ĉefa politika partio de Kameruno post ties sendependiĝo.

Ĝi en 1966 kunfandiĝis kun la Kameruna Nacia Demokrata Partio por fondi la Kamerunan Nacian Unuiĝon, kiu fariĝis la nura laŭleĝa partio de la lando dum multaj jaroj[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ahmadou Ahidjo
  2. AFRICAN HISTORY TIMELINE: Independent Cameroon. Arkivita el la originalo je 2009-05-08. Alirita 2011-03-28.