Kanada kanuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
malferma unuopa kanada kanuo por rapidfluoj

Kanada kanuo (foje neprecize kaj neformale nomata "kanadano") estas plejparte malfermita kanuo kiu estas movita sidante aŭ surgenue kaj movata per unupedala pagajo. Origine utiligita fare de la indiĝenoj kiel transportrimedo en la dense arbarkovritaj kaj netraireblaj areoj de Nordameriko, la francdevenaj peltokomercistoj poste uzis tiujn boatojn por la celo vojaĝi longajn distancojn kun pezaj pakaĵoj.

Kanadaj kanuoj kaj kajakoj estas la du ĉefaj subgrupoj de kanuoj.

En la anglalingvaj regionoj de Usono kaj Kanado, kanadaj kanuoj kutime simple nomatas kanuo (ankaŭ malferma kanuo). Pro tiu influo foje la difinoj miksiĝas, kvankam tute klaras en aliaj lingvoj, ke kanuo estas supera kategorio, kiu inkluzivas kaj kanadaj kanuoj kaj kajakojn.

En la Someraj Olimpikoj la konkursoj por kanadaj kanuoj kutime nomatas C1, C2 kaj C4, en kiuj la C simboligas la boaton (komparu ke angle kaj france la lando Kanado nomiĝas Canada kun komenca C), kaj 1, 2 kaj 4 simple indikas la nombron de kanuantoj en la boato. Unuopa aŭ individua kanuanto do ĉiam konkuras en boato kaj konkurso "C1".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]