Kanalsistemo Trent-Severn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kluzo unua de la kanalsistemo Trent-Severn

La kanalsistemo Trent-Severn estas kanada aro de kanaloj kaj kluzoj nun uzata nur de porplezuraj boatoj, sed antaŭe uzata por komercaj aferoj. La sistemo ligas Lago Ontario ĉe Trenton kaj la Georgia golfo de la Hurona Lago ĉe Port Severn. La sistemo inkluas la naturajn akvavojojn jenajn: Rivero Trent, Rivero Octonabee, la Lagoj Kawartha, Lago Simcoe, Lago Couchiching kaj la Rivero Severn. La sistemo trairas la "somerhejma lando" de suda Ontario. Ĝi estas malfermita de majo ĝis oktobro.

La longo de la tuta sistemo estas 386 km. Proksimume 32 km el la tuta sistemo estas homfaritaj kanaloj. Estas 44 kluzoj, inkluzive de 36 kutimaj kluzoj, 2 ŝteparaj kluzoj, ŝipliftoj ĉe Peterborough kaj Kirkfield, kaj 1 fervoja kluzo ĉe Big Chute inter la baza kaj alta partoj de la rivero Severn. Estas ankaŭ 39 turniĝantaj pontoj kaj 160 baraĵoj, kiuj malebligas inundojn.

La plej alta parto estas ĉe Lago Balsam. Oni ofte diras, ke tiu estas la plej alta punkto alirebla per boato de marnivelo, sed alireblaj partoj de la Misisipo estas plej altaj.