Kanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel oni akiras akvon.
Kanato
Distribua kanato

Kanato (arabe قناة) aŭ karizo (perse كاريز) estas tradicia formo de freŝakva livero en la dezertaj (sekaj) regionoj. Temas pri horizontalaj kanaletoj, en kiujn oni kondukas la akvon de fonto el la montoj.

Tiu akvokonduka metodo ekzistis verŝajne jam antaŭ 2000 jarojn a.K., sed la unua skriba mencio okazis en la malfrua 8-a jc. a.K. (722-705). La tekniko disvastiĝis el Persio, helpe de la silka vojo kaj atingis eĉ la romian imperion, kie oni kostruis similajn akveduktojn.

La tekniko atingis frue Hindion (Megasthenes), eĉ Ĉinion (akvoprizorga sistemo de Turfan) kaj helpe de la araboj nordan Afrikon.