Universitato de Kansajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kansai-Universitato)
Saltu al: navigado, serĉo
kampuso Senrijama

Universitato de Kansajo (japane: 関西大学 [kansai daigaku], mallongige Kandaj (関大 [kandai]) estas privata universitato. Ĝia ĉefa parto situas en urbo Sujta, Gubernio Osaka, Japanio, aliaj partoj situas en la urbo Takacuki kaj en kvartalo Kita-ku de la urbo Osako. Ĝi estis fondita en 1922. Universitato de Kansajo estas unu el la pintaj universitatoj de Japanio, kaj ankaŭ konsideriĝas unu el kvar gvidaj privataj universitatoj de la lando - kiu kvaropo indikigas per la mallongigo KKDR respektive la akronimo 関関同立 (Kan-Kan-Do-Ritsu), kaj krom la Universitato de Kansajo ampleksas la Universitaton de Kwansei Gakuin, Universitaton de Doshisha kaj Universitaton de Ritsumeikan.