Kanto de l' Ekzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gonçalves Dias, aŭtoro de la Canção do exílio


Kanto de l' Ekzilo (portugale Canção do exílio) estas nacia poemo de Brazilo. Ĝi estis komponita en mezo de 19-a jarcento (1843) de poeto Gonçalves Dias dum sia restado en Koimbro. En la poemo, Gonçalves Dias mencias la birdon Sabiao, nuntempe simbolo de Brazilo. La Kanto de l' Ekzilo estas unu el neoficialaj naciaj simboloj de Brazilo kaj kelkaj el ĝiaj versoj estas kunmetitaj en Brazila nacia himno. Tre ofte, brazilanoj scias ĝin perkore kaj estas centoj de imitadoj de ĝi.

Laŭ Aurélio Buarque de Holanda la ĉefa forto de la poemo estas la malesto de adjektivoj kaj la elekto de signifplenajn substantivojn, krom la paralelismo de komponado.

Kanto de l' Ekzilo

(Gonçalves Dias. Esperantigo: Francisko Valdomiro Lorenz)

Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'.
Birdoj tie ĉi kantantaj,
Tiel ne belsonas ja.


Kaj ni havas pli da steloj,
Sur herbejoj pli da floroj,
En arbaroj pli da vivo,
Pli da amo en la koroj.


Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja;
Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'.


Mia lando ĉarmojn havas,
Kiujn mi ne trovas ĉi;
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja.


Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'!
Di' ne volu, ke mi mortu,
Sen reveni tien, ha.


Sen ekĝui la belaĵojn,
Kiuj ĉi ne estas ja;
Sen revidi la palmarbojn,
Kie kantas sabia'