Saltu al enhavo

Kantono Ĉampanjo (Ilinojso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: kantono Ĉampanjo
kantono Ĉampanjo (Ilinojso)
Mapo
Mapo de Ilinojso kun kantono Ĉampanjo emfazita
Situo en Ilinojso
Situo de Ilinojso en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1833
Ŝtato  Usono
Subŝtato              Ilinojso
Ĉefurbo Urbana
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2 584 km²
2 579 km²
5 km²
Loĝantaro
 - 2020 (censo):
 - Loĝdenso:

205 865
80 / km²
Horzono: UTC-6, somere UTC-5
Retejo: https://www.champaigncountyil.gov/
Nomita laŭ: kantono Ĉampanjo
Map
vdr

Kantono Ĉampanjokantono Champaign (angle Champaign County) estas kantono en la usona subŝtato Ilinojso. Kreita en 1833, la kantono estis nomita laŭ la samnoma kantono Ĉampanjo en Ohio, kreita jam en 1805, kiu mem nomiĝis laŭ la franca vorto por "malferma agrikultura ebenaĵo"[1] aŭ simple "kamparo", champagne.

Laŭ la stato de 2020 en la kantono vivis 205 865 loĝantoj sur areo de 2 584 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². La administra centro estas la loĝloko Urbana. Tiu utbo estas ĝemelurbo kun urbo nomata Champaign. Ambaŭ urboj kune estas la sidejo de la universitato de Ilinojso Urbana-Champaign, kaj la urbo Champaign krome estas ankaŭ la sidejo de la altlerneja komunuma kolegio Parkland College.

La kantono najbaras kun la apudaj kantonoj kantono McLean, kantono Ford, kantono Vermiljono, kantono Edgar, kantono Douglas kaj kantono Piatt.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]