Saltu al enhavo

Kantono Door

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Door (Viskonsino)
kantono de Viskonsino Redakti la valoron en Wikidata vd
Mapo
Mapo de Viskonsino kun Door emfazita
Situo en Viskonsino
Situo de Viskonsino en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1851
Ŝtato  Usono
Subŝtato              Viskonsino
Ĉefurbo Sturgeon Bay
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
6 138 km²
1 228 km²
4 910 km²
Loĝantaro
 - 2020 (censo):
 - Loĝdenso:

30 066
5 / km²
Horzono: UTC-6, somere UTC-5
Retejo: https://www.co.door.wi.gov/
Nomita laŭ: Duoninsulo Door
Map
v • d • r

Kantono Door - angle Door County - estas kantono en la pleja oriento de la usona subŝtato Viskonsino. Ĝi situas sur duoninsulo en la Miĉigana lago kaj ankoraŭ ampleksas iujn ĉirkaŭajn insulojn. La kantona ĉefurbo estas la urbo Sturgeon Bay, nomata laŭ la golfeto Sturgeon de la Miĉigana lago. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 30 066 personoj sur areo de 6 138 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². La kantono estis fondita en 1851 kaj organizita en 1861.

Ĝi estas nomita laŭ la markolo inter la Duoninsulo Door kaj Insulo Vaŝingtono. Ĉi tiu danĝera trairejo, konata kiel Death's Door (Mortpordo), enhavas vrakojn kaj estis konata al indianoj kaj fruaj francaj esploristoj. La teritorio havas komunan limon kun kantono Kewaunee, kantono Oconto, kantono Marinette, kantono Menominee, kantono Delta, kantono Leelanau, kantono Benzie kaj kantono Brown.

Kromnomita la "Kabo Kod de la Mezokcidento", kantono Door estas populara fericelloko.

Klimata diagramo de Kantono Door
JFMAMJJASOND
 
 
57
 
-6
-8
 
 
54
 
-8
-15
 
 
60
 
1
-4
 
 
129
 
9
-2
 
 
93
 
13
3
 
 
85
 
18
9
 
 
97
 
21
12
 
 
78
 
20
15
 
 
87
 
19
12
 
 
129
 
11
3
 
 
85
 
7
1
 
 
65
 
-2
-2
Temperaturo je °C • Sumo de precipitaĵoj je mm
Fonto: [1]
la administra centro de la kantono
lumturo Sherwood

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ NASA Earth Observations Data Set Index. NASA. Arkivita el la originalo je 2017-11-28. Alirita 30 Januaro 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]