Kantono Grays Harbor (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Grays Harbor (angle, Grays Harbor County [grejz harba kaŭnti], esperantigebla kiel Kantono Grizhavena) estas subŝtata distrikto en la okcidenta parto de Vaŝingtonio, Usono. Ĝin enloĝis 67 194 homoj laŭ la usona censo de 2000. La kantono ampleksas 5 761 km², el kio 4 965 km² estas sektera kaj 797 km² estas akva surfaco. La administra ĉefurbo de la kantono estas Montesano, kaj la plej granda urbo estas Aberdeen. Ĝi formiĝis la 14-an de aprilo 1854 el parto de Kantono Thurston, kaj nomiĝis Kantono Chehalis ĝis 1915.

Vidu ankaŭ

Fonto

La artikolo estas bazita plejparte sur informoj en la samtema artikolo en la anglalingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj