Saltu al enhavo

Aberdeen (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aberdeen
urbo en Usono Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Vaŝingtonio
Kantono kantono Grays Harbor
Poŝtkodo 98520
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Douglas Orr
Demografio
Loĝantaro 17 013  (2020) [+]
Loĝdenso 532 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 59′ N, 123° 49′ U (mapo)46.975361111111-123.81572222222Koordinatoj: 46° 59′ N, 123° 49′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 32,01 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Aberdeen (Vaŝingtonio)
Aberdeen (Vaŝingtonio)
DEC
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Situo de Aberdeen (Vaŝingtonio) en Usono
Aberdeen (Usono)
Aberdeen (Usono)
DEC
Situo de Aberdeen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aberdeen, Washington [+]
vdr
Tributo al Kurt Cobain en Aberdeen. "Come as You Are" ("venu tia kia vi estas") estas kanto de la rokgrupo Nirvana.

Aberdeen ("Abe din'", aŭ pli precize, laŭ IFA, [ˈæ bɚ diːn]) estas havenurbo en kantono Grays Harbor aŭ kantono Haveno Gray, ĉe golfeto ("Grays Harbor") de la usona pacifika bordo. Aberdeen estas fondita de frua setlinto Samuel Benn kiu registris planon en 1884. La loĝantaro nombris 16 461 laŭ la censo de 2000. Ĝi estas la ekonomia centro de Kantono Grays Harbor, situante inter la urboj Hoquiam kaj Cosmopolis. Aberdeen ofte priskribiĝas kiel la "Pordego de la Olimpia duoninsulo" aŭ kiel la "Akuŝejo de la Grunĝo," pro tio ke Kurt Cobain kaj aliaj fondintoj de Nirvana venis de Aberdeen.

Aberdeno estas la hejmhaveno de la alta ŝipo Lady Washington, reproduktita kopio de malpli granda ŝipo uzita de la esploristo Kapitano Robert Gray, kiu stelule rolis en la du kinofilmoj pri la "Piratoj de Karibio" (The Curse of the Black Pearl, 2003, kaj Dead Man's Chest, 2006.

La fruaj setlantoj, kiuj venis al la orienta rando de Grays Harbor en la 1880-aj jaroj nomis la lokon Wishkah, laŭ la proksima rivero. Kelkaj tamen kontraŭstaris la nomon, kaj finfine oni renomis la urbon laŭ la nomo de loko entrepreno, salmo-enladigejo, kiu siavice ricevis sian nomon laŭ la urbo en Skotlando. Proksime situas alia malgranda komunumo, registrita en 1883, kiu nun portas la nomon Wishkah.

Kvankam ĝi nun estas la plej granda kaj konata el la tri urboj ĉe Grays Harbor, en la fruaj jaroj ĝi iom postrestis la najbarojn, Hoquiam kaj Cosmopolis.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Aberdeen havas du ĝemelurbojn:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]