Kantono Pierce (Vaŝingtonio)
Pierce (Vaŝingtonio) | |
Mapo | |
Situo en Vaŝingtonio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 22-a de decembro 1852 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Vaŝingtonio |
Ĉefurbo | Tacoma |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
4 768 km² 4 349 km² 332 km² |
Loĝantaro - Takso de 2009: - Loĝdenso: |
796 836 170 / km² |
Horzono: | UTC-8 |
Nomita laŭ: Franklin Pierce | |
Kantono Pierce [pIrs] (angle: Pierce County) estas administra unuo en la meza parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio, situanta ambaŭborde de Puĝeta Fjordo kaj etendiĝanta orienten ĝis la kresto de la Kaskada Montaro. Sudokcidenta najbaro estas la ŝtata ĉefurbo Olimpio, kaj norde situas la plej granda urbo de la ŝtato, Seatlo.
La administra sidejo de la kantono situas en ĝia plej granda urbo, Takomo. La kantono entenas areon de 4 679 km², el kio 330 km² estas akvo. En 2000, laŭ la tiujara usona censo, la kantono havis 700 820 loĝantojn.
Historio
La parlamento de Oregona Teritorio kreis la kantonon la 22-an de decembro 1852 el parto de Kantono Thurston, kaj donis al ĝi la nomon de la usona prezidento Franklin Pierce.