Kapelo Chigi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kapelo Chigi, Santa Maria del Popolo, Romo

La Kapelo Ĉigi (en itala Cappella Chigi) estas la dua kapelo maldekstre ĉe la navo de la preĝejo de Santa Maria del Popolo en Romo. Ĝi estas la nura religia konstruaĵo de Rafaelo kiu estis konservita en preskaŭ sia origina formo. La kapelo estas trezora artaĵo de la Italaj Renesanco kaj Baroko kaj estas konsiderata inter plej gravaj monumentoj de la baziliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1507 la papo Julio la 2-a rajtigis la konstruon de entombiga kapelo en la preĝejo al riĉa bankisto de Sieno nome Agostino Chigi. La laboro ekis ĉirkaŭ 1513 kun Rafaelo kiel arkitekto. La kapelo estis dediĉita al la Madonna di Loreto kaj ties ĉefa ikonografia temo estis Resurekto. Tio reprezentiĝas kiel kuniĝo inter kristaneco kaj antikveco.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcia B. Hall, cit., paĝoj 131-132.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marcia B. Hall, Rome (Artistic Centers of the Italian Renaissance), Cambridge University Press, 2005
  • Antonio Muñoz, Nelle chiese di Roma. Ritrovamente e restauri. in: Bollettino d'Arte, 1912
  • Touring Club Italiano (TCI), Roma e dintorni (Milan) 1965:183f.

41°54′41″N 12°28′35″E  /  41.91139°N, 12.47639°O / 41.91139; 12.47639 (Kapelo Chigi)