Kapelo Dolora Sankta Maria (Mohács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Dolorplena Sankta Maria (Batalkampa Kapelo)
Kapelo Dolora Sankta Maria en Mohács en 2006
Kapelo Dolora Sankta Maria en Mohács en 2006
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mohács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo Dolorplena Sankta MariaBatalkampa Memorkapelo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Mohács.

Historio[redakti | redakti fonton]

La memorkapelo estis konstruita en 1816. Ĝi memorigas pri bataloj en 1526 kaj 1687. La plata tegmento estis elvidejo, sed oni metis tien ankaŭ 3 ŝtonajn krucojn. La krucoj estis tro granda pezo por la konstruaĵo, tial trakonstruado okazis inter 1856-1860, samtempe la krucoj estis metitaj surteren apud la kapelon. En 1862 kripto estis konstruita, eĉ la kapelo mem pligrandiĝis. En 1908 turo estis konstruita. Memorŝtono estis metita en 1926 fare de ĉefepiskopo Gyula Zichy. La kapelo estis renovigita en 1998.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola ĉe tombejo de Mohács. Interne estas videblaj 2 pentraĵoj de István Dorfmeister (1729) kaj vitralo pri Dorottya Kanizsai fare de Jenő Haranghy en 1928. En niĉo estas videbla kanono, kiu restis el la batalo en 1687.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La 3 ŝtonkrucoj