Karima Adebibe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karima Adebibe
Persona informo
NomoKarima Adebibe
Dato de naskiĝo14-a de februaro 1985
NaskiĝlokoLondono
Aĝo39
Okupoj kaj profesioj
Okupofotomodelino
Geografio
ŜtatoBritio
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Karima Adebibe (naskiĝis la 14-an de februaro 1985 en Londono) estas brita fotomodelino. Ŝi estas la modelino, kiu interpretis la rolulon de Lara Croft en ŝia sepa kaj oka aventuroj.

Biografio

Ŝiaj originoj estas marokaj kaj grekaj. Ŝi laboris kiel komizino en ateliero de la londona urbocentro kaj, por rondigi sian salajron, laboris kiel modelino, sukcesante aperi ankaŭ en televidaj reklamaĵoj de Koka-kolao.

Ŝi plenumis kelkajn fotografiajn servojn kaj aperis ankaŭ en la filmo Alien vs. Predator de 2004, en kiu ŝi ludis la rolon de la oferviktimo.

Agentejoj

  • FM Model Agency
  • Storm Model Agency - Londono
  • Riccardo Gay Model Management
  • Talents Models
  • Model Management - Hamburgo
Karima Adebibe kiel Lara Croft