Lara Croft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lara Croft
Lara Croft kiel ŝi aperas en Tomb Raider: Legend
Lara Croft kiel ŝi aperas en Tomb Raider: Legend
fikcia homo • rolulo de videoludo • aventurfilma rolulo
Kreita de Toby Gard
Verko videoluda serio Tomb Raider
Rolita de Angelina Jolie, Alicia Vikander
Voĉigita de Shelley Blond, Judith Gibbins, Jonell Elliott, Keeley Hawes
Informoj
Reala nomo 11th Countess of Abbington
Sekso virina
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Naskiĝis la 14-an de februaro 1968 en Londono
Okupo arkeologo
Patro Lord Richard Croft
Malamikoj Werner Von Croy (unue mentoro, poste kontraŭulo)
vdr

Lara CROFT (naskiĝis la 14-an de februaro 1968 en Londono) estas fikciulino kaj ĉefrolulino de la videoluda serio Tomb Raider.

En 2006 estis aljuĝita al ŝi unu stelo en la Walk of Game kaj ŝi estis enmetita ankaŭ en la Guinness-libro de rekordoj kiel “la videoluda heroino plej fama en la mondo”.

De la unuaj skizoj ĝis la hodiaŭa Lara[redakti | redakti fonton]

Core Design kaj Eidos Interactive, en 1995, volis krei videoludon tute malsaman kompare al aliaj tiamaj videoludoj. Toby Gard elpensis unuafoje pri ina rolulo, unu arkeologino armita per du pistoloj, kun alloga aspekto. La unua nomo estis Laura Cruz, poste ŝanĝita al Lara Croft.

La abundmezura korpo estis ideo de la desegnisto, kiu pligrandigis je 150% la volumenon de la sino de Lara por fari ŝercon al la aliaj anoj de la kreadoteamo, kiuj tamen, vidante la skizon, ŝatis la novajn mezurojn kaj fakte ili iĝis definitivaj.

Kiam ĝi estis publikigita, la unua videoludo kaŭzis bruon. Estis tute neantaŭvidebla la forlaso de Toby Gard tuj poste la publikigo de la unua epizodo. La kulmino de la sukceso estiĝis per la tria epizodo, ekde la kvara la vendoj malaltiĝis, sed ĉiuokaze ili estis ankoraŭ altaj.

La malaltiĝego estiĝis post la publikigo de la sesa epizodo (Tomb Raider: The Angel of Darkness, 2003), kiu elrevigis multajn ludantojn. Tio okazis ĉar Core Design ekestis laca krei novajn ludojn de Lara Croft, ĉar por tio estis necesa grandega laboro de la kreadoteamo, dum la ludantoj estis tre postulemaj. Fakte oni volis fini la serion per la kvara epizodo (Tomb Raider: The Last Revelation), sed Eidos devigis ilin daŭrigi. En la kvina epizodo la krea streĉo tre ĉeestas kaj dum la kreado de la sesa (The angel of Darkness) la limdato ne estis respektita. Pro la financa falego Eidos Interactive konfidis la markon Tomb Raider al Crystal Dynamics.

En la freŝa Tomb Raider: Legend (2006) Toby Gard revenas.

Cetere, por celebri la dekan datrevenon de Tomb Raider en 2007, Crystal Dynamics kreis rearanĝon de la unua epizodo de la sagao, nomita Tomb Raider: Anniversary.

La nova epizodo, Tomb Raider: Underworld, aperis en 2008.

La voĉoj de Lara[redakti | redakti fonton]

Alison Carroll, la modelino kiu nune interpretas Lara-n dum la publikigado de la videoludo.
Karima Adebibe kiel Lara Croft

En la angla versio Lara Croft estas dublata de:

  • Shelley Blond en Tomb Raider 1
  • Judith Gibbins en Tomb Raider 2, Tomb Raider 3
  • Jonell Elliott en Tomb Raider: The Last Revelation, Tomb Raider: Chronicles, Tomb Raider: The Angel of Darkness, Tomb Raider: The Action Adventure
  • Keeley Hawes en: Tomb Raider: Legend, Tomb Raider: Anniversary, Tomb Raider: Underworld, Lara Croft and the Guardian of Light

En la aliaj landoj estas dublata de: Francio

Italio

Hispanio

  • Charo Soria (de Tomb Raider 3 ĝis Tomb Raider: The Angel of Darkness)
  • Ana Jiménez (de Tomb Raider: Legend ĝis Tomb Raider: Underworld)

Japanio

La pozistinoj[redakti | redakti fonton]

De la unua epizodo de Tomb Raider ĝis nun, sekvis unu la alian multaj pozistinoj, kiuj per fotografioj kaj intervjuoj publikigis ĉiun epizodon de la ludo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Estas turnitaj du filmoj pri Lara, kiuj estas interpretataj de Angelina Jolie. La unua filmo Lara Croft: Tomb Raider havis sukceson kaj la dua Lara Croft: Tomb Raider - The Cradle of Life estas konsiderita fiasko kompare al la antaŭa filmo (156 milionoj da dolaroj kontraŭ 251 de la unua filmo). Jolie deklaris forlasi la rolon kaj pro tio en la tria filmo la juna Lara estos interpretata de juna aktorino.

Angelina Jolie kiu donis homan vizaĝon al la fikciulino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]