Karlštejn (Svratouch)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlštejn (apartigilo)
Karlštejn
vilaĝo
Ĉasista kastelo Karlštejn
Oficiala nomo: Karlštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Svratouch
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Domoj 10 2011
Situo Karlštejn
 - koordinatoj 49° 42′ 53″ N 16° 03′ 49″ O / 49.71472 °N, 16.06361 °O / 49.71472; 16.06361 (mapo)
Katastro 12,72 km² (1 272 ha) Svratouch
Loĝantaro (2021)
Denseco 0,63 loĝ./km²
Fondo 18-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 42
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Karlštejn (Svratouch)
Portalo pri Ĉeĥio

Karlštejn estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Svratouch, troviĝanta en distrikto Chrudim. Ĝi troviĝas proksimume 2 km oriente de Svratouch. Estas ĉi tie registritaj 10 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 8 loĝantoj.

Karlštejn situas en katastra teritorio Svratouch kun areo 12,72 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La devena domaro estiĝis en la 1-a duono de la 18-a jarcento. Loĝejojn konstruis ĉi tie laboristoj okupitaj en gisejo en proksima Česká Cikánka. La konstruaĵoj estas disigitaj sur alta supraĵo super Svratka kaj Svratouch.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186940
188048
189052
190036
191027
192149
JaroLoĝantoj
193053
195015
196119
19709
19804
19913
JaroLoĝantoj
20017
20117
20218

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉasistan kastelon Karlštejn lasis konstrui en la jaroj 1767–1776 Filip Kinský, posedanto de senjorujo Rychmburk. Ĉe la kastelo estadis ĉasarbaro. En la areon de kastelo estas enkonstruigita kapelo de sankta Edigio, kiu ĉi tie situis pli baldaŭ ol la kastelo, altaro en la kapelo estis laŭ dokumentoj konsekrita la 20-an de septembro 1708 fare de abato de monaĥejo Hradiště.

En la jaro 1823 aĉetis la senjorujon familio Thurn-Taxis, en la kastelo estis arbaristejo. En la jaro 1945 la kastelo estis naciigita, transprenis ĝin gimnastika unueco TJ Spartak Svratka, kiu en la kadukiĝanta konstruaĵo riparis tegmenton kaj volis ĉi tie establi turistan tranoktejon kaj bildejon, sed pro manko de financaj rimedoj tio ne okazis. Ekde la 1960-aj jaroj la objekto estis riparata.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]