Karl Link

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karl LINK)

Germana esperantisto

Karl LINK (naskiĝis 1893 - mortis la 24-an de februaro 1993, unu monaton post sia centjariĝo) estis dum longa tempo UEA-delegito kaj sekretario de regiona E-asocio, li estis verŝajne la plej aĝa germana esperantisto. En 1962 li estis distingita per honorbroŝo de GEA.

Li estis inter la lastaj vivantaj esperantistoj, kiuj ŝatis rakonti pri persona travivaĵo kun Zamenhof. Li estis tiu junulo, kies renkonton kun Zamenhof en 1913 en la 9-a UK en Berno Richard Schulz priskribis per la sekvaj vortoj:

La junulo do venis kun ioma malfruo en la kongresan salonon. Ĉiuj lokoj estis okupitaj. Do kun embaraso li sidiĝis sur unu el la antaŭaj, rezervitaj seĝoj. Tuj poste aperis Zamenhof meze de la famuloj akompanantaj lin. Rapide la junulo volis malaperi. Sed tiam Zamenhof mem petis lin sidi plu, li rajtas resti, se li promesas resti fidela al Esperanto. Do, li tenis sian promeson.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Schulz, Mein geliebtes Esperanto, 3-a eldono 1984, p. 121