Karl Polányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Polányi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1886 (1886-10-25)
en Vieno
Morto 23-an de aprilo 1964 (1964-04-23) (77-jaraĝa)
en Pickering
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Karl Polányi
Familio
Frat(in)oj Mihály Polányi • Laura Striker
Edz(in)o Ilona Duczyńska
Infano Kari Polanyi Levitt
Okupo
Okupo ekonomikisto • antropologo • ekonomia historiisto • historiistoĵurnalistofilozofoverkisto • universitata instruisto • sociologo
Verkoj The Great Transformation
vdr

POLÁNYI Károly (naskiĝis la 25-an de oktobro 1886 en Vieno, mortis la 23-an de aprilo 1964 en Toronto, Kanado) estis hungara ekonomihistoriisto, socialfilozofo, socipolitikisto.

Li estis la unua prezidanto de la Rondo Galilei (1908). Li estis kunlaboranto de monata burĝa, radikala eldonaĵo Szabadgondolat (1911–14). Li estis ties redaktoro en 1918.

Li aktive partoprenis en la hungara burĝa revolucio de 1918. Dum la Hungara Konsilantara Respubliko li estis en Vieno kaj restis eĉ tie kiel eksterafera redaktoro de Der Oesterreichische Volkswirt.

Li translokiĝis en 1933 al Anglio kaj iĝis invitita prelegisto en la Oksforda Universitato. Li estis politika amiko de Mihály Károlyi kaj partoprenis en la kontraŭfaŝisma kaj demokratia movadoj de la hungaraj elmigrantoj.

Li setlis en Kanado post la dua mondmilito kaj iĝis ekstera prelega profesoro en la Novjorka Universitato Columbia, en la ekonomika katedro.

En siaj lastaj jaroj, li kompilis kun lia edzino - Ilona Duczynska - anglalingvan antologion el verkoj de la moderna hungara literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Radikális párt és polgári párt (Bp., 1918)
  • The great transformation (New York – Toronto, 1957)
  • Origins of our time (The great transformation, London, 1945)
  • Trade and markel in the early empires (Economies in history and theory, London, 1957)
  • The plough and the pen (Writings from Hungary 1830 – 1956. kun Ilona Duczynska, Londono, 1963)

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Alessandra Madella, "El Kanado kontraŭ novliberalismo: La granda transformado de Karl Polanyi kaj La ŝok-doktrino de Naomi Klein", en Internacia Kongresa Universitato 75-a sesio