Karola Ágai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karola Ágai
Persona informo
Naskonomo Staud Karola
Naskiĝo 30-an de marto 1927 (1927-03-30)
en Budapeŝto
Morto 22-an de februaro 2010 (2010-02-22) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o László Szendrey-Karper
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Karola Ágai, malofte Karola Ágay, hungare Ágai Karola, estis hungara operokantistino (koloratursoprano). Ŝia edzo estis László Szendrey-Karper ekde 1963.

Karola Ágai naskiĝis la 30-an de marto 1927 en Budapeŝto - mortis la 22-an de februaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karola Ágai komencis sian karieron en 1952 en korusoj, ekzemple en koruso de Hungara Radio. Ŝi apartenis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo ekde 1957. Baldaŭe ŝi ricevis rolojn ankaŭ en Moskvo, Vieno, Hamburgo. En Novjorko ŝi kune kantadis kun Nicolai Gedda. Ŝia edzo estis gitaristo, ili kune prezentis ankaŭ komunajn spektaklojn en Japanio kaj Ameriko. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Diversaj diskoj gardas ŝiajn kantadojn.

Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]