Karola Ágai
Aspekto
Karola Ágai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Staud Karola |
Naskiĝo | 30-an de marto 1927 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de februaro 2010 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-72 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | László Szendrey-Karper (en) (1963–1991) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Karola Ágai, malofte Karola Ágay, hungare Ágai Karola, estis hungara operokantistino (koloratursoprano). Ŝia edzo estis László Szendrey-Karper ekde 1963.
Karola Ágai naskiĝis la 30-an de marto 1927 en Budapeŝto - mortis la 22-an de februaro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Karola Ágai komencis sian karieron en 1952 en korusoj, ekzemple en koruso de Hungara Radio. Ŝi apartenis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo ekde 1957. Baldaŭe ŝi ricevis rolojn ankaŭ en Moskvo, Vieno, Hamburgo. En Novjorko ŝi kune kantadis kun Nicolai Gedda. Ŝia edzo estis gitaristo, ili kune prezentis ankaŭ komunajn spektaklojn en Japanio kaj Ameriko. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Diversaj diskoj gardas ŝiajn kantadojn.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk) – Melinda; Hunyadi László (Ladislao Hunyadi) - Szilágyi Erzsébet, Gara Mária
- Gaetano Donizetti: Lucia Lammermoor — Lucia
- Giuseppe Verdi: Traviata – Violetta
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – reĝino de Nokto
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo – Rosina