Karolinska Institutet
La Karolinska Institutet (ofte tradukita el la sveda kiel la Karolinska Instituto, ĉar -et estas difina artikolo, kaj en pli malnovaj tekstoj ofte kiel Reĝa Karola Instituto) estas medicina universitato en municipo Solna ene de la Stokholma urba areo, Svedio, kaj unu el plej grandaj kaj plej prestiĝaj medicinaj universitatoj en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1810 ĉe Kungsholmen ĉe la okcidenta flanko de Stokholmo; kaj la ĉefa kampuso estis relokigita jardekojn poste al Solna, ĝuste for de la Stokholma Municipo. Dua kampuso estis establitapli ĵuse en Flemingsberg, Huddinge, sude de Stokholmo. La Karolinska Institutet havigas servojn al 6,200 studentoj kaj 2,300 doktoriĝontoj. Tie laboras 3,800 dungitoj. La institucio estis fondita en 1810.
Vidu ankaŭ
Bildaro
-
Ĉefa enirejo el Solnavägen kaj Aula Medica fone
-
Berzelius laboratorio, KI Solna
-
Originaj konstruaĵoj de Caroline Institute surstrate Hantverkargatan en Kungsholmen, Stokholmo
-
La nova Karolinska Universitata Hospitalo dum konstruado, Aŭgusto 2013
-
La Universitata Biblioteko kaj Berzelius laboratorio, KI Solna
-
Karolinska instituto, Aula Medica
Eksteraj ligiloj
- Karolinska Institutet - Oficiala retejo
- Interactive internal website for scientists at Karolinska Institutet[rompita ligilo]
Koordinatoj: 59° 20′ 56″ N 18° 01′ 36″ O / 59.34889 °N, 18.02667 °O (mapo)