Kartilagaj fiŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kartilagaj fiŝoj
Troveblo de fosilioj: Frua Silurio - Nun
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Fiŝoj Pisces
Klaso: Chondrichthyes
Huxley, 1880
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kartilagaj fiŝoj (Chondrichthyes) estas unu klaso de la makzeluloj (Gnathostomata). La plej konataj reprezentantoj de la klaso estas la ŝarkoj kaj rajoj.

La skeleto de la kartilagaj fiŝoj konsistas el kartilago, kiu povas esti do iom dura pro enkonstruiĝo de kalcio. La prauloj de modernaj kartilagaj fiŝoj havis ostoskeleton, kiu dum la evoluo reduktiĝis. Pli frue oni pensis, ke kartilagaj fiŝoj estas animala grupo sen evoluo de osta skeleto.

La kartilagaj fiŝoj estas konataj ekde la devonio (geologia tempo).

Ecoj:

  • kartilaga interna skeleto
  • korneca naĝila radio
  • para flarejo
  • ili ne havas naĝvezikon
  • forte evoluintaj dentoj sidas en la makzeloj
  • en la intesta kanalo troviĝas spirala sulko
  • duparta koro
  • kartilagaj brankoarkoj
  • sekrecia organo estas t.n. prareno aŭ opisthonephros
  • unuseksaj, la seksorganoj maéfermiĝas en la kloakon
  • la koita organo de la maskloj evoluis el la ventra naĝilo, kiu ebligas la internan fekundigon (Sed estas konataj ovodemetaj specioj)
  • evoluo estas sen metamorfozo
  • ili havas 10 parojn da cerba nervo
  • ili vivas ĉefe en la maroj

Sistematiko

Jen unu el la multaj eblaj klasifikoj de la kartilagaj fiŝoj. La divido en ordojn estas tio de FishBase. Unu aŭ du ekzemplaj membroj estas montrataj post iuj ordoj.

Pli-malpli ĉiuj el la elasmobrankoj, krom la rajomorfoj, povas esti nomataj kiel "ŝarkoj". Oni povas nomi ĉiujn la rajomorfojn "rajoj" kvankam, en la strikta senco, tiu termino aplikiĝas nur al la genro Raja de la rajoformaj.