Kartvela literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kartvela Literaturo)

Riĉa kaj diversflanka estas kartvela literaturo. Ĝi havas tre longan historion, sed la plej malnova ĝis nun atingita verkaĵo estas datita de 4-a jarcento ... Tio estas hagiografia verko de Jakob Ĥucesi "La martiro de Sankta Ŝuŝaniko". Pro la senĉesaj invadoj kaj ruinigitaj militoj estas klarigebla tiu fakto, ke estas perdita multaj literaturaj monumentoj, des pli de antaŭkrista periodo.

Post disvastigo de kristanismo en Kartvelio estis necesa traduki kartvelen sanktan libron kaj sendube en la unua duono de kvina jarcento aperis unua versio de Evangelio. Kio koncernas al Biblio, ĝia perfekta traduko estas datita de sesa jarcento. Religia soifo, kiu de 5-a jarcento ornamis landon per sennombraj preĝejoj kaj monaĥejoj, disŝiris landlimojn kaj enpenetris Bizantian imperion. Inter la plej konataj fremdlande situantaj monaĥejoj menciindas Monaĥejo de Sankta Kruco en Jerusalemo (Israelo), Monaĥejo de Sankta Ketevano en Sinaja monto (Egipto) kaj Monaĥejo de Iverianoj en Atona monto (Grekio).

Kartvela literaturo enhave estis ne nur religia. Ĝi havas ankaŭ bonegajn specimenojn de poezio kaj prozo. Nacia literaturo sian apogon atingis en 11-12 jarcentoj. Tiu periodo estas konsiderinda kiel Ora epoko. Ĝuste en tiu tempo, dum regado de Reĝino Tamar, vivis kaj agadis fama poeto Ŝota Rustaveli. Civilizo de feŭda Kartvelio baziĝas sur tri kolonoj - Evangelio, "La kavaliro en la panterfelo" kaj "Kronikoj de Kartli". La unua el ili servis al firmigo de nacia kredo, la poemo de Ŝota Rustaveli simbolis senmortecon de la popolo kaj la tria - fariĝis unu el fundamentoj de nacia konscio kaj unueco.

De mezjarcentoj kartvela literaturo ĉirkaŭkaptis ĉiujn genrojn. Ĝi trapasis primitivan kaj klasikan periodojn, al kiuj sekvis nova kaj modernaj epokoj. La plej konataj verkistoj estis:

kies verkaĵoj estas tradukitaj en multaj lingvoj de la mondo. Ekzistas ankaŭ tradukaĵoj en Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.