Karuo
Karuo, angle kaj afrikanse Karoo, estas duondezerta regiono en la centra altebenaĵo de Sud-Afriko, la t.n. Highveld. Oni distingas Malgranda Karuo, Granda Karuo kaj Supra Karuo. Etendiĝante je 500.000 km² la Karuo ampleksas preskaŭ trionon de la teritorio de la Respubliko Sudafriko.
La nomo Karuo devenas de „kurú“ (seka) el la lingvo de la boŝmanoj (san), kiuj iam ĉasis en la regiono.
La Karuo estas ĉirkaŭita de la montoĉenoj de l' Rand-montaro. La malsekaj mar-ventoj portas pluvon nur ĝis la lofa flanko de la montaro, tiel ke la lando malantaŭ ĝi restas grandaparte seka. La klimato pro tio estas arida, kun precipitaĵoj de malpli ol 500 milimetroj jare kaj malpli ol 200 milimetroj en la dezerta nordoriento. En la orienta parto la malmulta precipitaĵo falas precipe dum somero, en la pli okcidentaj kaj nordaj regionoj precipe dum vintro. La Karuo havas tre varmajn somerojn kaj malvarmegajn vintrojn.
La Karuo estas konata pro sia flaŭra diverseco. Se falas sufiĉe da pluvo, la ebenaĵoj estas kovritaj per florantaj plant-"tapiŝoj".
Parto de la Karuo apud la urbo Beaufort West estas protektita kiel nacia parko de 1979.
-
apud Laingsburg
-
apud Laingsburg
-
apud Laingsburg
-
apud Laingsburg
-
apud Laingsburg
-
apud Willowmore
-
apud Willowmore