Kasaljo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anís Jover (Museu Valencià d'Etnologia)

Kasaljo estas tipa valencia alkoholaĵo devenanta de la anizo-distilado. Oni povus diri, ke ĝi estas duonseka anizo. Oni trinkas ĝin precipe en la regionetoj de La Safor kaj La Ribera Baixa.

La nomo devenas de la andaluzia vilaĝo Cazalla de la Sierra.