Kasim Hadžic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kasim HADŽIC (1917 - mortis la 21-an de novembro 1990 en Sarajevo, Bosnio) estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri islamo.

Estinte instruisto pri la islamaj historio, etiko kaj parolarto ĉe islama mezlernejo, li tre efike diskonigis Esperanton en islamaj rondoj. Li gvidis kursojn, verkis dekojn da artikoloj pri Esperanto, kaj kunlaboris en la E-revuo La suda stelo, Jugoslavia fervojisto kaj ĉe la eldonejo ELBiH.