Saltu al enhavo

Kasivelaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasivelaŭno
Persona informo
Naskiĝo
en Anglio
Morto
en Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Catuvellauni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Lud son of Heli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militestro
reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kasivelaŭno (Cassivellaunus) estis brita tribestro, kiu regis norde de Tamizio. Kiam la romia imperiestro Cezaro atakis Britanion en 54 a.K. en sia dua militiro, li aliancis kun la najbaraj triboj kontraŭ la romianoj. La alianco elektis lin ĉeftribestro.

Caesar sciigas en sia libro De Bello Gallico, ke Kasivelaŭno antaŭe daŭrigis konstantan militon je la najbaraj triboj kaj venkis ilin, subigis eĉ reĝon de la tribo Trinovantes - plej gravan tribon tiutempe en Britanio -, kies filo Mandubracius fuĝis al Galio al Cezaro .

Li obstine batalis kontraŭ Cezaro, sed ne povis haltigi trairon de la Tamizo. Post kiam lia atako je la romia militŝiparo malsukcesis, li plu batalis el la arbaroj. Post subiĝo de kvin triboj, Cezaro konkeris ĉefurbon de Kasivelaŭno, kiu devis subiĝi al packontrakto kaj doni garantiajn personojn.

Post la malvenko, Mandubracius rericevis la reĝlandon de la Trinovantes kaj Kasivelaŭno rezignis pri ties ankoraŭfoja atako. Cezaro reiris al Galio.