Kastelo Altenklingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Altenklingen
kastelo
arkitektura strukturo • burgo [+]

Koordinatoj47° 36′ 8″ N, 9° 4′ 41″ O (mapo)47.6022222222229.0780555555556Koordinatoj: 47° 36′ 8″ N, 9° 4′ 41″ O; CH1903: 723281 / 273681 (mapo)
Poŝtkodo8560 [+]

Kastelo Altenklingen (Kantono Turgovio)
Kastelo Altenklingen (Kantono Turgovio)
DEC
Kastelo Altenklingen
Kastelo Altenklingen
Lokigo de Kantono Turgovio en Svislando

Map
Kastelo Altenklingen
Vikimedia Komunejo:  Schloss Altenklingen [+]
vdr
Kastelo Altenklingen

Kastelo Altenklingen estas postrenesanca kastelo sur la teritorio de la komunumo Wigoltingen en Kantono Turgovio en Svislando. La kastelo estas privata posedaĵo de la familio Zolikofer, kiu estis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la Senjoroj de Altenklingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kastelo Altenklingen datiĝas el la jaro 1227 kiel Castrum klingen. La baronoj de Klingen konstruis la burgon proksimume en la jaro 1200 por anstataŭ la najbaran kastelon Altburg (malnovburgo). Kiam la nobela familio dividiĝis la kastelo fariĝis la prakastelo de la Baronoj de Altenklingen. En la jaro 1407 la apencelanoj sensukcese sieĝis la kastelon. La posedantoj dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj plurfoje ŝanĝis (1419 Muntprat de Spiegelberg el Konstanco, 1441 Baronoj de Breitenlandenberg, 1559 Brümsi de Herblingen. En la jaro 1585 la kastelo kaj la Senjorujo Altenklingen fariĝis posedaĵo de la sankt-gala familio Zollikofer. En la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio la senjorujo estis malfondita, la kastelo restis familia posedaĵo. Hodiaŭ ĝi apartenas al la Familia Fondumo Zollikofer kaj en ĝiaj ejoj troviĝas familia muzeo kun ampleksaj kolektoj. [1]

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Altenklingen entenas grandan kastelon konsistante el 3 etaĝoj kun dektri cambroj, malgrandan kastelon kaj kapelon konsekritan al Sankta Viborado. Ĉirkaŭ la kastelo estas akvofoso, tra kiu kondukas ponto kaj forta protektomuro kaj defendoinstalaĵoj. Ekster la kastelo situas kamparaj bienoj kun vitejoj kun rimarkindaj faktrabkonstruaĵoj. Ĉe la eniro al la bieno torviĝas fiŝlageto. La kastelaj bienoj estas nuntempe posedaĵo de la familio Zollikofer. En la bieno troviĝas ankaŭ vendejo kun biologiaj produktoj kaj restoracio.

La hodiaŭaj mebloj en la kastelo estis kolektitaj dum la lastaj kvar jarcentoj. Impresaj estas la belegaj ŝrankoj, bufedoj kaj kahelaj fornoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]