Kastelo Denstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Denstedt

burgo • cultural heritage monument in Germany
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 0′ 3″ N, 11° 22′ 57″ O (mapo)51.000811.3824Koordinatoj: 51° 0′ 3″ N, 11° 22′ 57″ O (mapo)
Kastelo Denstedt (Turingio)
Kastelo Denstedt (Turingio)
DEC
Kastelo Denstedt
Kastelo Denstedt
Situo de Kastelo Denstedt
Kastelo Denstedt (Germanio)
Kastelo Denstedt (Germanio)
DEC
Kastelo Denstedt
Kastelo Denstedt
Situo de Kastelo Denstedt
Map
vdr
Kastelo Denstedt

Kastelo Denstedt troviĝas en la komunumo Ilmtal-Weinstraße; tre proksimas Kastelo Kromsdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la robusteco de la muroj la kastelo ofte ankaŭ nomiĝas "burgo". Kiam ĝi estis konstruita tute malklaras. Kvankam la vilaĝo mem dokumente menciitis unuafoje en 874 oni ne scias kio tiutempe troviĝis sur la tereno de la nuna kastelo (ĉu simpla biendomo, ĉu nenio, ĉu io alia).

El la jaro 1206 estas konata kavalirdinastio kiu eble konstruigis la burgon. Al ili krome apartenis la rajtoj pri administrado pri Denstedt kaj aliaj vilaĝoj. Tamen ili neniam politike tro gravis. En la kuro de la 15-a jarcento ekposedis la tuton certa familio Gans. La Gansoj verŝajne alikonstruigis la kastelon en la nunan formon. Pro financaj kialoj okazis vendo en 1579 al la familio von Thangel. Sed la financaj problemoj kontinuiĝis kaj sekve la posedantoj ofte ŝanĝiĝis (i.a. Karl Friedrich Anton von Conta).

Post la Dua mondmilito la kastelo eksproprietigitis kaj iĝis sidejo de la Ruĝa Armeo. Poste ĝi estis parto de agrikultura kooperativo. En 2001 la intertempe treege kadukiĝinta kastelo aŭkcie venditis kaj restaŭritis. Nuntempe la kastelo gastigas porsanecan klubon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]