Kastelo Drackendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Drackendorf

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 53′ 16″ N, 11° 37′ 53″ O (mapo)50.88781511.6315078Koordinatoj: 50° 53′ 16″ N, 11° 37′ 53″ O (mapo)
Kastelo Drackendorf (Turingio)
Kastelo Drackendorf (Turingio)
DEC
Kastelo Drackendorf
Kastelo Drackendorf
Situo de Kastelo Drackendorf
Kastelo Drackendorf (Germanio)
Kastelo Drackendorf (Germanio)
DEC
Kastelo Drackendorf
Kastelo Drackendorf
Situo de Kastelo Drackendorf
Map
vdr
Iama senjorejo en Drackendorf, malkonstruita de barbaroj komunistaj laŭ sovetia ordono

Kastelo Drackendorf (germane Schloß Drackendorf) troviĝis ĝis 1946 en Drackendorf, kiu nuntempe estas urbokvartalo de Jena, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Drackendorf kun ne tute 700 enloĝantoj enkorpigitis en 1994 al la urbo Jena; ĝi troviĝas en flanka valo malsupre de la ruino Lobdeburg.

Johann Wolfgang von Goethe mem tie loĝas inter 1776 kaj 1820 pli ol tridek fojojn ĉe la amika familio Ziegesar. Kun Lobdeburg-kastelo antaŭokule li verkis ĉi tie en 1802 la poemon Bergschloß.

La iama kavalirbieno[redakti | redakti fonton]

La t.n. Malsupra bieno maldekstre de Hungerbach-rojo estis ekonomia fundamento kun iam 750 hektaroj inklude la antaŭaĵojn ĉe Wöllmisse-monto[1] por la sekvantaj posedintoj:

Familio Puster, von Gerstenbergk, ekde 1638 Beer, ekde 1670 von Schönfeld, ekde 1697 von Brand, ekde 1716 von Griesheim, ekde 1745 von Ziegesaar kaj ekde 1836 von Helldorf; ili restis ĝis la komenco de la 20-a jarcento. En 1946 la komunisma diktaturo ŝtatigis ĉion ene kaj ekstere; la terenojn disdonitis kaj la kastelo barbare malkonstruitis.

Drackendorf hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La areoj kiuj iam estis financa bazo por la bieno plejparte surkonstruitis.[2] La urbo Jena etendiĝis ĝis Drackedorf kaj aĉethaletoj ĉirkaŭe starigitis. Krome tre apudas la Universitata kliniko. De la malnovaj tempoj restis do:

  • la vilaĝo
  • la vilaĝa puto
  • la tombejo
  • la iama ŝafejo
  • la pac-tilio
  • la glaciaĵkelo
  • la vilaĝa lernejo
  • la malnova komerca vojo
  • la monumento por la falintaj soldatoj
  • la Lutero-kverko
  • la malnova paroĥestrejo
  • la vilaĝa kirko protestantisma
  • la parko
  • la t.n. Romia domo (pavilono)
  • la t.n. malsata foso[3]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Drackendorf en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. C. Zenker: Historisch-topographisches Taschenbuch von Jena 1836 und seiner Umgebung... Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2011, ISBN 978-3-86777-300-3, p. 140–141
  2. Pri tetrinkintaj rondoj en Drackendorf Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Rondgvidado historia rete. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-06-16.