Kastelo Goldrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Goldrano
germane: Schloss Goldrain, itale: Castel Coldrano
kastelo
Kastelo Goldrano
Oficiala nomo: Schloss Goldrain
Ŝtato Italio Italio
Regiono Sudtirolo
Municipo Latsch
Situo Kastelo Goldrano
 - alteco 700 m s. m.
 - koordinatoj 46° 37′ 27″ N 10° 49′ 49″ O / 46.62417 °N, 10.83028 °O / 46.62417; 10.83028 (mapo)
Estiĝo ekde 1330
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Latsch-Laces
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Komunumo Kulturdomo
Vikimedia Komunejo: Schloss Goldrain
Retpaĝo: [1]

La Kastelo Goldrano (germane: Schloss Goldrain, itale: Castel Coldrano) estas mezepoka kastelo en Goldrano, frakcio de la komunumo de Latsch en Sudtirolo (Italio). Ĝi situas en altitudo de 700 m kaj estas ĉirkaŭata de pomarbaroj kaj vinejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Goldrano

Proksimume en la jaro 1330 la nobela familio Scheck komencis konstruadon de la kastelo kaj ĉirkaŭ 100 jarojn poste transdonis ĝin al alia nobela familio Hendl deveninta el Engadino.

Dum al 17a jarcento la familio Hendl, fariĝinta prestiĝa kaj sufiĉe riĉa, elkonstruis la kastelon kaj transformis ĝin en sinjora loĝejo.

En la jaro 1863 la heredantoj de la familio Hendl vendis la kastelon al la komunumo, kiu uzis ĝin parte kiel lernejo kaj parte kiel loĝejo. Dum la sekvaj jardekoj la kastelo dekadencis kaj preskaŭ tuta la meblaro perdiĝis.

Dum la jaroj 1987-1997 ĝi estis restaŭrita.

Interesa objekto kiu troviĝas en la kelo de la kastelo estas malnova vinpremilo el la jaro 1701.

Strukturo de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Kastelo Goldrano

La ĉefa strukturo de la kastelo estas ĉirkaŭata de muro, kiu entute longas 260 metrojn. En la anguloj troviĝas kvar cilindraj turoj.

Ene de la muro troviĝas konstruaĵo el kvar kunigitaj loĝejoj kaj malgranda kapelo.

La ĉefa pordego estas dekorita kun marmo el Laas.

La kastelo nuntempe[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la kastelo funkcias kiel bone ekipita, moderna kulturcentro. Okazas kursoj, ekspozicioj kaj kongresoj.

Aliro al kastelo[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas alirebla. Ĉiu ĵaŭdo okazas gvidataj vizitoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj kaj videoj pri la kastelo

Retejo de la Kastelo