Kastelo Monrepos (Neuwied)



La kastelo Monrepos estis baroka kastelo de la princoj de Wied en Neuwied, distrikto Neuwied, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Komence ĝi nomiĝis „Montrepos“ (esperante: „montripozo“), poste el ĝi fariĝis laŭ la gusto de la tempo „Monrepos“ (esperante: „mia ripozo“). Ĝi estis konstruata de 1757 ĝis 1762 laŭ komisiono de grafo Alexander von Wied-Neuwied proksime al la „Hanhöfe“ (bienoj de Han) supre de devenburgo Altwied. La kastelo servis en la 19-a jarcento kiel somera rezidejo de la princelektista familio. Ĉirkaŭ la kastelo estis konstruitaj arta ĝardenparko kaj ermitejoj.
Inter esperantistoj aparte konataj iĝis la princidino Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied (1843-1916), kiu per edziniĝo (al Karolo la 1-a de Rumanio) iĝis Elizabeta, reĝino de Rumanio: ŝi estis fekunda verkistino sub la pseŭdonimo Carmen Sylva kaj en la lastaj 2 jardekoj de sia vivo grandanime subtenis la Esperanto-movadon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Albert Meinhardt: Neuwied Einst und Heute. Mit Feder und Tusche durch das neue Stadtgebiet. 2. Auflage, aktualisiert. Kehrein, Neuwied 1995, ISBN 3-9803266-4-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Museum Monrepos Neuwied
- Bericht über den Brand Arkivigite je 2014-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- 1969 Schloss Monrepos brennt
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Bernd Willscheid: Schloß Monrepos. In: Heimat-Jahrbuch des Landkreises Neuwied. 1991, ZDB-ID 401745-6, S. 96–98.