Saltu al enhavo

Kastelo Staufeneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Staufeneck
kastelo Staufeneck
kastelo Staufeneck
kastelo Staufeneck
burgo, Schloss [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario
Koordinatoj47° 45′ 37″ N, 12° 53′ 40″ O (mapo)47.7603812.89443Koordinatoj: 47° 45′ 37″ N, 12° 53′ 40″ O (mapo) [+]

Kastelo Staufeneck (Bavario)
Kastelo Staufeneck (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Kastelo Staufeneck
Vikimedia Komunejo:  Schloss Staufeneck [+]
vdr

Kastelo Staufeneck (germane: Schloß Staufeneck) troviĝas je Mauthausen, kvartalo de Piding en Germanujo, je Rupertiwinkel. La fundamento estas romanika, la defendbalkonaro gotika. Centre interne estas korto kun loĝejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La senjoroj de Staufeneck nombriĝis inter la plej gravaj ministroj de la grafoj de Plain; ili starigis burgon ĉ. la jaro 1240 ĉepiede de la monto Hochstaufen. Ĉi loko bonege taŭgas por protekti saltransportadon kaj sekurigi korektan doganimpostan pagadon.

En 1305/06 la salcburga ĉefepiskopo Konrad Frohnsdorf-Preitenfurt akiris la tuton; tie oni enstalis ĉ. la jaro 1350 sidejo de la administradujo/juĝujo Staufeneck. Princo kaj arkiepiskopo Leonhard von Keutschach ordonis fortikon de la burgo, konstruon de defendgalerio kaj pligrandigon. La nuna aspekto ĉefe datumas de tiam. Kaj dum la kamparana ribelo de 1525 kaj dum la Tridekjara milito la burgo estis bone protektata fare de soldatoj.

En 1594 oni kunfandis la salcburgiajn administradujojn de Plain kaj Staufeneck ĉi-tien. Tio funkciis ĝis 1805. Inter von 1803-1858 gastis ĉi-tie bavaria forsta buroo. De 1870 posedantis privatuloj. En la teretaĝo de la eosta turo troviĝas kapelo.

Historiaj pafistaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Oni refondis en 2010 en Piding tracidian pafistan kompanion Schützen-Compagnie Stauffenegg: pro la geografia kaj historia ligiloj kun Salcburgio la anoj decidis aliĝon al la salcburgia kompaniaro.[1] Fakte la radikoj reen spureblas ĝis 1526 kiam pafistoj estis dungataj ne nur por defendado kontraŭ malamikoj sed ankaŭ por observado de ŝtelĉasistoj. De 1562 ekzistas dokumento pri pafejo, do trejnejoj por la civitanaj defendistoj apud la envilaĝa gastejo. En 1766 ilia flago estis konsekrita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ili krome partas ĉe bavariaj organizoj, kp: "Kommandantentagung der Bürger- und Landwehren in Bayern. Landeskommandant der Bürger- und Landwehren Jürgen Völkl zum Oberst befördert" (2012)