Kastelo de La Petite-Pierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kastelo de La Petite-Pierre / Lützelstein

La kastelo de La Petite-Pierre estas kastelo lokita en la franca komunumo La Petite-Pierre (jen france, origine germane kaj alemane Lützelstein, alemane ankaŭ literumata Lìtzelstäin), en la departemento Bas-Rhin kaj la regiono Alzaco. Ĝi hodiaŭ estas la sidejo de la natura regiona parko "Vosges du Nord".

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita fine de la 12-a jarcento, kaj estis plurfoje renovigita : unue en la 16-a jarcento de la palatinata grafo Georgo Johano la 1-a de Pfalz-Veldenz, kaj due en la 18-a jarcento fare de la fama arkitekto Sébastien Le Prestre de Vauban. Ĝi spertis plurajn alilandajn okupaciojn.

Vizito[redakti | redakti fonton]

La kastelo hodiaŭ gastigas modernan ekspozicion pri la natura regiona parko, kaj unu ĉambro estas specife dediĉata al la historio de la kastelo de La Petite-Pierre. Videblas interalie tre bela miniaturo de la Staedtel (tio estas la malnova fortikigita urbo, laŭ planoj de la jaro 1771) kaj impona panoramo super la akvujo de la kastelo.

La malnova urbo mem, per sia kapelo Sankta-Ludoviko, la ĥoro de sia 15-a jarcenta preĝejo kaj sia turo por protekti la kastelan akvujon, estis forte kunligata al la kastelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 48° 51′ 26″ N 7° 18′ 53″ O / 48.85722 °N, 7.31472 °O / 48.85722; 7.31472 (mapo)