Kastelo de Pusztaszabolcs
La kastelo de Pusztaszabolcs (nomata ankaŭ pro la iamaj posedantoj Kastelo de Fould-Springer–Wooster) estas konstruaĵo en urbo Pusztaszabolcs (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu areo post erao de la turkoj apartenis al pluraj bienuloj (vidu la enkondukan frazon!). La kastelo mem estis konstruita inter 1925-1927. Komence de la socialismo la ŝtato forprenis ĝin kaj la kastelo estis bazlernejo, baldaŭ internulejo ĝis 2009. Pli poste la municipo zorgis pri la kastelo, sed konata celo ne estas konata. La malpena kastelo serĉas zorgeman posedanton.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La eklektika kastelo situas en granda parko en areo nomata Felsőcikola. La teretaĝa konstruaĵo estas brikoforma, sed la meza parto estas unuetaĝa kaj iomete reliefas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo. Alia enirejo estas videbla dekstre.