Kastelo de Tét

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Tét (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Pokvári-Bay-Halászy [baj-halAsi]) estas impona kastelo, nun hoteleto en urbo Tét (Hungario).

Aerfoto pri la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Poky konstruis monaĥejon en 1251 en tiu areo, sed ĝi malaperis dum la historio. En 1869 S-ino Bay konstruis biendomon, kiun ŝi nomumis malgranda kastelo, ĉar en la jaroj 1904 kaj 1905 nova (granda) kastelo estis konstruita. Dum la 2-a mondmilito la posedantoj rifuĝis, poste la kastelo estis milita hospitalo. En la pacaj tempoj la loka arbarista firmao uzis ĝin, ekde 1965 la ministerio uzis la kastelon. Depost fino de la socialismo la privata sektoro plene restaŭris ĝin, poste ĝi estas hoteleto sen servoj, tamen por rajdantoj estas tre konvena.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La parte unuetaĝa kastelo situas plene sola en granda parko for de la urbo 2 kilometrojn. La kastelo formas majusklon J. La domoj estas algluitaj laŭ elipso, sed kiam la domoj elĉerpiĝas, ŝtona muro faras kompleta la elipson. Ene estas krom la ĉambroj naĝejo, memserva kuirejo, ekstere tenisejo, ludejo por pilkaj sportoj, lago por boatadi.

Aerfoto pri la kastelo

Parko[redakti | redakti fonton]

La pli granda parto de la parko estas arbaro, la pli malgranda parto estas parko kun promenejoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.