Kastelparko Meiningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vido disde Arka ponto al la kastelo

La Kastelparko de Meiningen (germane: Schlosspark Meiningen) estas pejzaĝa parko en la centro de Meiningen/Germanujo. Ĝi ĉirkaŭas Kastelon Elisabethenburg. La dua granda parko samurba estas Angla ĝardeno de Meiningen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1702 ĝis 1705 duko Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen) konstruigis la antaŭulan parkon, moderan ĝardenon laŭ la modelo de francaj kaj holandaj renesancĝardenoj. Ĝi havis ok de muroj kaj fosoj ĉirkaŭitajn kvadratojn kun direkto je la kastelo. Pavilonoj grotejo kaj je la alia flanko de Werra situanta ĝardendomo Elisabethenlust de sur la vitejo kompletigas la kastelan parkon. Ĉirkaŭ la jaro 1770, dum absolutismo kaj la regado de dukino Charlotte Amalie von Hessen-Philippsthal, la ĝis tiam strikte geometrie aranĝita parko pligrandiĝis je nordo. Sub la zorgemo de la kortega ĝardenisto Siegmund Friedrich Buttmann la tuto ŝanĝitis je angla pejzaĝa parko. Novan pligrandiĝon havis la parko en 1859, laŭ la planoj de P.J. Lennès. En la jaroj 1971/72 alvenis pluraj grandaj plastikaĵoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arka ponto trans Werra-river
Plastikaĵo Kuŝanta virino
Plastikaĵo Patrino kun infano

Troviĝas la Kastelparko tre centre nordokcidente de la urbokerno kaj enkadras ĝin Elisabethenburg-kastelo, la eksa Ĉevalejo, diversaj urbaj vilaoj, la Pejzaĝparko Herrenberg kaj la du trans-Werra-aj pontoj Georgsbrücke sude kaj Volkshausbrücke norde. La ĉ. 950 metrojn longa kaj ĝis 300 metrojn larĝa parko transfluatas de sudo al nordo per Werra. En la nordeosta parto du fosoj (Bleichgräben) transfluas la parkon; ili estas du el iam tri akvofosoj de la iama majninga ĉirkaŭfortikaĵo. Ili unuiĝas parke kaj enfluas ĉe Volkshaus-ponto en la riveron Werra. Pluraj pontoj estas trans la akvojn. Tre vidindas la Arka ponto (Bogenbrücke) kun la amkonfirmintaj pendseruroj. Dominas la Grandan herbaron (Große Wiese) en la parkomezo la uesta fasado de la kastelo. Ĝi estas tiel okazigejo por koncertoj kiel ŝatata ripozuma kaj luda areo. Malsame de la ĉestacidoma Angla ĝardeno ekzistas en la Kasteloparko nek putoj nek monumentoj. Diversloke tamen troviĝas plastikaĵoj de modernaj artistoj, ekz. de Gerhard Rommel, Werner Stötzer kaj Erich Wurzer. Ĉe la uesta bordo de Werra kondukas tra Limbach-pado, la limo je la arbara parko Herrenberg, la biciklovojo Werratal-Radweg. Tie troviĝas krome albordiĝejo por kanotistoj kaj aliaj akvosportistoj. Tra la parko kaj la Arka ponto kondukas krome la granddistanca migradopado Milseburgweg kaj la premiita migradopado Der Meininger.

Kulturo kaj libertempo[redakti | redakti fonton]

Ĉiun jaron okazas dum la Urba festo fare de BUND-Meiningen ĉirkaŭ la granda herbejo inter Werra-rivero kaj kastelo rivernaĝad-evento sub la moto Werra, akvo, naĝadĝojo (Werra-Wasser-Badespaß) kun granda gamo da ludoj ekakvaj kaj perakvaj. Dum la somera festivalo Grasgrün Kasteloparto estas okazigejo por Parkgeflüster, radidrama semajnfino. Septembre la suda ero de Kastelparko invitas je la foiro Meininger Parkwelten kaj dum silvestro okazas la Majninga silvestra kurado (Meininger Silvesterlauf).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schlosspark Meiningen en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Meininger Ansichten. Staatliche Museen Meiningen, 1982
  • Kuratorium Meiningen (eld.): Lexikon zur Stadtgeschichte Meiningen. Bielsteinverlag, Meiningen 2008, ISBN 978-3-9809504-4-2.
  • Reißland/Pfannschmidt: Die Meininger Parks. Verlag Resch, Meiningen, 2012, ISBN 978-3-940295-30-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]