Kata Aŝula

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katta Aŝula (int. ankaŭ Katta Ashula (La Granda Kanto) estas tradicia kanto de la uzbeka Fergana Valo. Katta Aŝula estas parto de la identeco de pluraj loĝantoj en la valo, kie ankaŭ vivas taĝikoj, ujguroj kaj turkoj. Katta Aŝula apartenas ankaŭ al la kulturoj de Kirgizio, Taĝikio kaj Kazaĥio.

Katta Aŝula konsistas el kanto kaj instrumenta muziko, orienta poezio kaj sanktaj ritoj. Ĝi konsistas el multaj temoj kiel filozofio, teologio, konceptoj de la universo kaj naturo. Estas ankaŭ loko por improvizo.

Katta Aŝula estas transdonata buŝe de majstro al metilernanto de generacio al generacio. Estas minimume du kaj maksimume kvin kantistoj. La tradicio estas konservita vivanta ĉe festivaloj kaj konkursoj.

Unesko[redakti | redakti fonton]

Ekde 2009, Katta Aŝula estas listigita en la Reprezenta listo pri la nemateria heredaĵo de la homaro de Unesko[1]. Ankaŭ la unikaj ejoj en Uzbekio kiel ekzemple Iĉon Kala (Ĥiva), la Samarkanda Vojkruciĝo de Kulturoj, la historiaj centroj Buĥaro kaj Ŝahrisabz, same kiel la okcidenta natura heredaĵo Tien-Shan estas inkluditaj en la listo de Monda Heredaĵo de Unesko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]