Katalepsio
Katalepsio | |
---|---|
Katalepsio de knabo sur lito | |
KIM-10 | F20.2 |
En medicino, katalepsio estas nerva kondiĉo de muskola rigideco kaj fiksiteco de korpoformo.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Jen oftaj simptomoj de katalepsiuloj:
- Rigidaj dorso kaj trunko, sendepende de eksteraj stimuloj
- Rigidaj membroj, sendepende de eksteraj stimuloj
- Vaksa fleksiĝemo: se oni movas membron de katalepsiulo, la membro restas en la movitaj loko kaj formo.
- Manko de respondo al eksteraj stimuloj
- Malpliiĝo de respondemo al doloro
- Perdo de muskola regado
- Malrapidiĝo de korpaj funkcioj (ekz. spirado)
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La termino devenas de la helena vorto κᾰτᾰ́ληψῐς katálēpsis “preno”.
Famaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Laŭ la Simpozio de Platono, Sokrato ofte restis perfekte senmove dum multaj horoj, pensante. Laŭ kelkaj aŭtoroj, tio estas verŝajne kazo de katalepsio.[1]:76
Sankta Terezo de Ávila spertis katalepsion ekde 1539: ŝiaj kruroj rigidiĝis, kaj ŝi ne povis piediri dum tri jaroj.
En fikcio, en Romeo kaj Julieto de Ŝekspiro, Julieto trinkas pocion, kiu kaŭzas mortsimilan katalepsion.