Katalin Mihály

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIHÁLY Katalin [pr. miha:j) estas rumanuja hungara aktorino, teatrestro naskiĝinta en Oradea en 1928.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Mihály Katalin unue estis amatora aktorino en sia naskiĝurbo. En 1945 Jenő Janovics dungis ŝin al Sétatéri Színház de Kluĵo. Inter 1948 kaj 1952 ŝi studis en la altlernejo. En jaroj 1956–58 ŝi ludis en Oradea, ekde 1958 ŝi estris la Artan Popolaltlernejon kaj prelegis dramhistorion. Ekde 1961 ĝis 1968 ŝi estis direktorino de la Pupteatro, poste ŝi laboris denove en Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea unue kiel aktorino, poste kiel direktorino.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Éva (Madách I.: Az ember tragédiája);
  • Izidóra (Katona J.: Bánk bán).