Katana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katana (刀 aŭ かたな) aŭ Katano estis tipo de tradicia japana glavo (nihonto) uzita de la klaso de samurajoj de la feŭdisma Japanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis karakterizita per kurba, unu-randa klingo kun cirkla aŭ kvadrata ŝirmobutono kaj longa tenilo por esti uzata de ambaŭ manoj. La katana estas ĝenerale difinita kiel de normiga grando, modere kurba (male al la pli malnova taĉi kiu estis pli kurba) kun klingo pli longa ol 60.6 cm (tio estas 2 japanaj ŝaku).[1]

La wakizashi portata kun la katano estis la oficiala signo ke la portanto estis samurajo aŭ glavisto. Portataj kunaj la paro de glavoj estis nomataj daishō, kio tradukeblas laŭvorte al "granda-malgranda".[2] La katano estis la grandalonga glavo dum la ŭakizaŝi estis la "malgranda" aŭ akompana glavo.[3][4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ricevo[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj historiistoj foje diris, ke la japana katano estis inter la plej fajnaj tranĉarmiloj en la tutmonda historio de la militistaro.[5][6][7]

Ĉiuokaze inter okcidentanoj la katano estas la plej konata kaj aprezata inter la japanaj glavoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kanzan Sato (1983). The Japanese Sword: A Comprehensive Guide (Japanese arts Library). Japan: Kodansha International. p. 220. ISBN 978-0-87011-562-2.
  2. The Japanese sword, Kanzan Satō, Kodansha International, 1983 p.68
  3. Mol, Serge. (2003) Classical weaponry of Japan: special weapons and tactics of the martial arts. Kodansha International, p. 18–24. ISBN 4-7700-2941-1.
  4. Ratti, Oscar. (1973) Secrets of the samurai: a survey of the martial arts of feudal Japan. Tuttle Publishing. ISBN 0-8048-1684-0.
  5. Stephen Turnbull. (2012) Katana: The Samurai Sword. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84908-658-5.
  6. Roger Ford. (2006) Weapon: A Visual History of Arms and Armor. DK Publishing, p. 66, 120. ISBN 978-0-7566-2210-7.
  7. Samurai 1550–1600, p. 49, Anthony J Bryant, Angus McBride

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]