Katastrofo de Marcinelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kelkaj aparatoj de la minejo
Instalaĵoj en la minejo
put-skizo
topografio de la putoj: 1 Bazo de la motoro 2 "Molette en ripozo" 2bis "Molettes" 3 Dratreta latiso de la puto I la puto de la malfeliĉo. 4 Dratreta latiso de la puto II 5 turo de la ventolado 6 teknika lokalo 7 De kie la foto estis farita, en 1956 estis (+/-) la puto numero III
Ĉefa enirejo de la minejo
kelkaj aparatoj de la minejo

La katastrofo de Marcinelle okazis la 8-an de aŭgusto 1956 matene en la minejo de karbo Bois du Cazier de Marcinelle, en Belgio, en kiu mortis 262 laboristoj el 12 landoj: el ili, 136 estis italaj migrintoj, (duone el la regiono Aprutio). Okazis fajrego, kaŭzita de la brulado de la altprema oleo startigita de elektra fajrero.

La alta kvanto de italaj laboristoj inter ministoj estis pro la Interkonsento inter Italio kaj Belgio de la 20-an de junio 1946, per kio oni akordiĝis sendi 50.000 italajn laboristojn en la karbo-minejoj de Belgio, kaj kompense, Belgio havigos al Italio karbon je favora prezo.

La laboro en karbominejoj estis ĉiukaze tre peza, malsaniga kaj danĝera (inter 1946 kaj 1963, mortis en Belgio 867 italaj ministoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]