Kategorio-Diskuto:Administraj unuoj de Birmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la paĝo Dagondai ĝis nun estis ruĝa ligilo Kategorio:Vilaĝoj de Birmo, necesa nur por tiu ĉi teksteto, kaj samtempe ekzistas preskaŭ samtema Kategorio:Loĝlokoj de Birmo - kompreneble la vorto "loĝloko" estas iom pli ampleksa kaj ankaŭ povas enteni lokojn kiuj eble en iu lando estas malpli ol oficiala urbo sed pli ol oficiala vilaĝo, por kiu krome necesas inventi pliajn kategoriojn "urbetoj de", "vilaĝegoj de...", kaj tro da kategorioj malhelpas facilan retrovadon de la tekstoj. Tial mi proponas por Birmo nur uzi ligilon Kategorio:Loĝlokoj de Birmo kaj forigi de ĉi tie la fantazian ligilon Kategorio:Vilaĝoj de Birmo. ThomasPusch (diskuto) 07:25, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]