Kategorio-Diskuto:Distriktoj de Belizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la kategorio nomiĝas "gubernioj de Belizo" kaj ne estas ligita al iu ajn alilingva kategorio?? La oficiala lingvo de Belizo estas la angla kaj nomas la administrajn unuojn "districts", alilingvaj kategorioj jes ekzistas (d:Q8383151) kaj nomiĝas "districts", "distrikter" "distrikte", "distritos", "distretti", "distrikty" ktp. La esperantlingva artikolo "ISO 3166-2:BZ" skribas pri "distriktoj" kaj tri el la ses administraj unuoj en la kategorio nomiĝas "Belizo (beliza distrikto)", "Stann Creek (beliza distrikto)" kaj "Toledo (beliza distrikto)". Estas tute klare, ke la kategorio devas nomiĝi "distriktoj de Belizo". Eble iu naiva esperantisto pensis ke en eŭropaj landoj distrikto fojfoje estas pli eta unuo kaj la plej grandaj dividaĵoj de lando "devas" laŭ "eŭropa kutimo" nomiĝi gubernio aŭ provinco. Sed unue tio neniel validas en tuta Eŭropo kaj due ĉiu scias ke Belizo ne estas en Eŭropo kaj trie estas tre aŭdace traduki "districts", "distrikter" "distrikte", "distritos", "distretti", "distrikty" per - gubernio. La sola vojo estas renomi la kategorion "distriktoj de Belizo", konsekvence apliki la nomigon ĉie pri belizaj tekstoj en Esperanto kaj nepre - ligi la tekston al ĉiuj alilingvaj kategorioj!

PS: Aparte de tio bonas sondi, ĉu anstataŭ la longaj titoloj "Belizo (beliza distrikto)", "Stann Creek (beliza distrikto)" kaj "Toledo (beliza distrikto)" sufiĉas pli koncizaj nomoj "Belizo (distrikto)", "Stann Creek (distrikto)" kaj "Toledo (distrikto)", ĉar aldonaĵoj inter krampoj estu nur kiam necese. Sed ĉiukaze la vorto distrikto tie ĝustas kaj restos.*

ThomasPusch (diskuto) 20:24, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

* Efektive en ĉiuj tri kazoj aldonaĵo (distrikto) sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 23:32, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]