Kategorio-Diskuto:Dividaĵoj de Bangladeŝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kompreneblas la tento traduki la anglan terminon "division" per la esperantlingva vorto "divizio", sed en Esperanto la vorto fakte limiĝas al parto de armeo, en vasta senco ankoraŭ estas rango de la botanika klasifiko, super klaso. Sed "divido" ankaŭ lingve ne eblas: divido estas la ago dividi, do ekzemple la "divido de Germanio" aŭ fakte "divido de Eŭropo" post la Dua Mondmilito okazis en la Jalta konferenco de 1945 - divido ne estas materia afero, sed nur momento. Mi pensas ke plej elegantus nomi la partojn de Bangladeŝo "dividaĵoj", ĉar la senco de la sufikso -aĵ- ĝuste estas transformi agon al materia afero, kaj pri tio temas ĉi-tie. ThomasPusch (diskuto) 21:03, 23 Jan. 2016 (UTC)

Vidu la diskuton pri terminoj "divido". "divizio" aŭ "dividajo" en pli ĝenerala diskutpaĝo! ThomasPusch (diskuto) 16:59, 26 Jan. 2016 (UTC)