Kategorio-Diskuto:Eŭropdevenuloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi-tie, influite de diversaj konceptoj alilingvaj, kreskis du superkategorioj: la kategorio "eŭropdevenuloj" estu pri kategorioj de "Homoj laŭ kontinentoj kaj etna aŭ nacia deveno", kaj la kategorio "eŭropdevenuloj laŭ originaj landoj" estu pri kategorioj de "Homoj laŭ kontinentoj kaj originaj landoj". Tamen la tendence sennaciistaj esperantistoj ne bone distingas inter la konceptoj (kaj veree malfacilas trovi iun praktikan distingon): la kategorio "eŭropdevenuloj laŭ originaj landoj" havas nur rumanojn, kaj la kategorio "eŭropdevenuloj" ĉiujn aliajn. Evidente tiom strikta divido ne utilas ĉi-tie, despli de "etna aŭ nacia deveno" signifas kaj familiajn, kulturajn radikojn kaj aktualan nacian pasporton, do iusence inkluzivas la difinon de "originaj landoj". Mi proponas, ke mi movas la rumanojn al ĉiuj aliaj grupoj de migrintoj, kaj poste igas la kategorion "eŭropdevenuloj laŭ originaj landoj" alidirektilon al kategorio ""eŭropdevenuloj" - pli konciza nomo en kazo de dubo pli bonas ol ne-necese longa, kaj ĉiukaze la plej multaj kategorioj jam estas en la ĝusta kategorio. ThomasPusch (diskuto) 13:34, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

PS: @RG72: Saluton, mi ĵus vidis ke vi faris la kategorion pri rumanoj en la kategorio "eŭropdevenuloj laŭ originaj landoj", kaj antaŭe faris plurajn kategoriojn (inter alie pri rusoj kaj kartveloj) en la la kategorio "eŭropdevenuloj". Tial mi volas aparte atentigi vin pri la malordeto kaj pri mia propono kiel simpligi la aferon. ThomasPusch (diskuto) 13:39, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]