Kategorio-Diskuto:Homoj laŭ lingvoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsenteblas ke utilas havi kategoriojn de homoj laŭ parolata, skribata, praktike aplikata lingvo. Sed la nova modelo kiel ekzemple "Kategorio:Personoj:Jida lingvo‎" tute nenecese komplikas. En la angla vikipedio ekzistas kategorioj kiel "category:Yiddish-speaking people‎", kaj en Esperanto la samo eĉ multe pli koncize esprimeblas per "jidlingvanoj" (arablingvanoj, litovlingvanoj ktp.). Ne temas nur pri tiu-ĉi parto de la kategoria sistemo - eblus plugvidi la sistemon al ekzemple ""Kategorio:Personoj:Verkistoj:Jida lingvo‎", kio en ekzemple la angla estas "Yiddish-language writers‎", do en kutima Esperanto "jidlingvaj verkistoj" (tiu-ĉi esperantlingva kategorio nun kutimlingve nomiĝas tiel, kaj tiel restu). Probable la ideo de la supra modelo estas havi matematikecan sistemon (kesto "kategorio" kesto "personoj" kesto "verkistoj" kesto "jida lingvo") sendependan de la parolata aŭ skribata lingvo, sed vikipedio komunikas per lingvoj, ne per matematiko. Do mi alvokas unue uzi laŭeble normalan lingvaĵon en kategorionomoj, kaj due atenti pri laŭebla kongrueco kun la koncernaj alilingvaj kategorioj (ne ĉiam tio eblas, ĉar la diverslingvaj vikipedioj ne ĉiam havas samajn principojn, sed estu peno al tiu direkto). Do estu "jidlingvanoj", "arablingvanoj", "litovlingvanoj" ktp. ThomasPusch (diskuto) 15:42, 20 Dec. 2014 (UTC)

Tamen, la kategorioj intertempe evoluiĝis al uzo nur por profesiuloj aŭ fakuloj aparte pri la celata lingvo, ne por ĉiu ajn kiu parolas kaj komprenas ĝin en ĉiutaga uzo. Laŭ tiu limigo la nomumo "ikslingvanoj" ("iks" jen estu iu ajn lingvo) estus misgvide tro ĝenerala, do preferindas aŭ variaĵo "ikslingvaj profesiuloj" (kiel ujo por subkategorioj "ikslingvaj verkistoj", "...kantistoj" ktp) aŭ pli longa variaĵo "fakuloj pri la iksa lingvo". Pri la alfabete unuaj du kategorioj jam estas vortumo "anglalingvaj profesiuloj" (kiel ujo por subkategorioj "anglalingvaj verkistoj", "...kantistoj" ktp) kaj "arablingvaj profesiuloj". Do plu sekviĝu tiu ĉi modelo, kvankam tiaj lingvoadjektivoj malbone prononceblas se la lingvonoma vortradiko finiĝas per antaŭlasta konsonanto kaj fina konsonanto "l", kaj ne intermetiĝas vokalo "a" ... ĝuste tial en Esperanto kutimiĝis la variaĵo "anglalingvaj". Pri simpla fina konsonanto "l" (vidu ekzemple en Kategorio:Verkistoj laŭ lingvoj, "bengallingvaj", "majalallingvaj", "pollingvaj", "portugallingvaj" la duobla apero de "ll", ankaŭ ne tre glate prononceble, tamen laŭ la lingvouzo de Esperanto montriĝis tolerata. La lingvoadjektivoj ankaŭ uzatas en aliaj kategorioj kaj artikolaj titoloj (ekzemple pri la artikoloj pri la diverslingvaj eldonoj de Vikipedio): do ili ne estas ekzotikaj sonkombinaĵoj, sed praktike uzataj vortoj. Do eblas uzi la lingvoadjektivan formon kaj dum apliko sperti ĉu aperos dua kazo en kiu montriĝus sence pro prononco same enŝovi vokalon "a" kiel en la vorto "anglalingvaj" (ĝis nun ankoraŭ ne estas dua kazo). ThomasPusch (diskuto) 12:26, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]