Kategorio-Diskuto:Instruistoj en la franca supera instruado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vortumo Instruistoj en la franca supera instruado estas rekta traduko el la franca lingvo. Ĝi kompreneble gramatike ĝustas, sed strangus transpreni ĝin por aliaj landoj, kaj ne sencus havi tute malsamajn kategorionomojn per tio ke oni laŭvorte tradukus la nomojn el malsamaj naciaj lingvoj - kaj pri landoj kiel Svislando aŭ Belgio eĉ la demando estus el kiuj el la ŝtate oficialaj lingvoj traduki. Esperantlingve kutima nomumo estus "francaj altlernejaj instruistoj", en supera kategorio kategorio: altlernejaj instruistoj. Mi proponas tiun "pli esperantlingvan" kaj pli internacie unuecan nomigon. ThomasPusch (diskuto) 07:19, 16 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]