Kategorio-Diskuto:Kanceroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi demandas min, ĉu por la vorto "kancero" gramatike antaŭvidatas plurala formo. En kelkaj e-lingvaj vortaroj, ekzemple PIV de 1970 aŭ Reta Vortaro, mi ne trovas ekzemplon de plurala uzo, kvankam manko de ekzemplo ne signifas malpermeson uzi pluralan formon, kaj en iuj naciaj lingvoj kiel ekzemple la angla kaj germana laŭ mia lingvosento ne antaŭvidatas plurala formo, sed tio eble estas fenomeno nur de ĝermanidaj lingvoj, al kiuj Esperanto ne apartenas. En vikipedio mi nun trovas 31 artikolojn, kiuj uzas la formon "kanceroj" en plurala formo, kaj principe en kazo de dubo en Esperanto ĝustu ĉiuj formoj, kiuj logikas kaj kiuj gramatike ĝuste kreeblas. Do mi tendencas kredi ke la plurala formo "kanceroj" tute ĝustas kaj ne nececas vortumaj ĉirkaŭvojoj kiel "tipoj de kancero" aŭ "kanceraj malsanoj" por esprimi la plurajn subkategoriojn de kanceraj malsanoj. Praktikan signifon mia demando havas pro tio, ke laŭ mi necesas vikipedia kategorio pri la subkategorioj de kanceraj malsanoj, principe la vikipediaj kategorioj nomatas en plurala formo, kaj do principe estu la kategoria nomo "kanceroj", krom se tiu vorto en plurala formo ne ekzistus en Esperanto. Do: laŭ mia informstato mi kreas vikipedian kategorion "kanceroj", kaj ne imitas naciajn lingvojn kiuj uzas la terminon singulare (la/en/fr/sv "cancer", es "cáncer" ktp.) aŭ kiuj lingve ĉirkaŭvojas la demandon per adjektivigo de la vorto (de "Krebserkrankungen"=da "Kræftsygdomme"="kanceraj malsanoj"). Tamen mi malfermas al pliaj argumentoj aŭ eksteraj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 10:12, 27 Feb. 2015 (UTC)