Kategorio-Diskuto:Katedraloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorio Ĉefkatedraloj[redakti fonton]

En la persona diskutpaĝo mi demandis la 12-an de januaro 2014: Kara Crosstor, en 2011 vi kreis la kategorion "Ĉefkatedraloj". Estus utile doni difinon, per kio "ĉefkatedralo" distingiĝas de aliaj katedraloj, kaj se temus pri internacia termino, bonus aldoni ankaŭ ĉefkatedralojn el aliaj landoj (nun estas 5 artikoloj, 4 el Hungario kaj 1 el nuna Rumanio, historie Hungara Reĝlando). Krome bonus serĉi kaj aldoni intervikiajn ligilojn al koncernaj kategorioj en alilingvaj vikipedioj kaj eble en la vikimedia komunejo. Ĉu vi emas zorgi pri tio? ThomasPusch (diskuto) 00:54, 21 Jan. 2014 (UTC)

La Respondo: Lo vorto venis laŭ simpla traduko el la hungara. En Hungario ekzistas episkopoj kun katedraloj kaj ĉefepiskopoj kun ĉefkatedraloj. Mi ne estas kredulo, tial mi ne scias pli. Vere estas farendaj pri ĉiuj preĝejoj, mia celo estis nur prezenti almenaŭ 500 en Hung. Ŝajnas, tiu temo finiĝis por mi, ĉar mi volas fini akademianojn, mia vico estas ĉe T. Miaj kategorioj ne sufiĉas, sed varmakato povus helpi. Vi agu laŭplaĉe!--Crosstor (diskuto) 06:53, 21 Jan. 2014 (UTC)

Mi sekve serĉis, sed ne trovas tian kategorion en la angla, germana, franca, hispana, itala, nederlanda kaj pola vikipedioj (angle estus archcathedrals, germane Erzkathedralen, itale arcicattedrali, pole archikatedry ktp.), kaj fakte en vikipediaj artikoloj de ĉiuj tiuj lingvoj mi trovas aliajn "ĉefkatedralojn" ekster Hungario nur en Pollando (en pl:Kategoria:Katedry w Polsce troveblas pluraj) - neniu el la polaj ĉefkatedraloj laŭ mi ĝis nun havas e-lingvan vikipedian artikolon. Pro tiu tre limigita nombro de preĝejoj oficiale nomataj "ĉefkatedralo" laŭ mi indas imiti la ekzemplon de la alilingvaj vikipedioj kaj meti "ĉefkatedralojn", "bazilikojn ĉefkatedralajn", "katedralojn" kaj "kunkatedralojn" en unu kategorion "katedraloj". Mi sekve metas la 5 tekstojn pri hungarajn ĉefkatedraloj en la kategorion "katedraloj de Hungario", kaj krome interlingve ligis tiun kategorion. La kategorio "ĉefkatedraloj" poste forfalos. ThomasPusch (diskuto) 12:42, 21 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 12:52, 21 Jan. 2014 (UTC)